============================================================================== = B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7 = ============================================================================== Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim kun sufiĉa facileco. La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti. ATENTU: La komandoj en la lecionoj ÅanÄos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio). Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn! Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reÄimo majuskla, kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. ** ^ k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven. < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren. j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago. v 1. Movu la kursoron sur la ekrano Äis kiam vi sentas vin komforta. 2. Premu la klavon (j) Äis kiam Äi ripetas. Vi nun scias, kiel moviÄi al la sekvanta leciono 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviÄu al la leciono 1.2. RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al la normala reÄimo. Tiam repremu la deziratan komandon. RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaÅ funkcii. Sed uzante hjkl, vi kapablos moviÄi pli rapide post kiam vi kutimiÄos. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 1.2: ELIRI EL VIM !! RIMARKO: AntaÅ ol plenumi iujn subajn paÅojn ajn, legu la tutan lecionon!! 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reÄimo). 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>. Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ÅanÄojn, kiujn vi faris. 3. Kiam vi vidas la Åelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo> 4. Se vi memoris tiujn paÅojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paÅojn 1 Äis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon. RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ÅanÄojn, kiujn vi faris. Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ÅanÄojn al dosiero. 5. Movu la kursoron suben Äis la leciono 1.3. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIÅœO ** Premu x por forviÅi la signon sub la kursoro. ** 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron Äis kiam Äi estas sur la forviÅenda signo. 3. Premu la klavon x por forviÅi la nedeziratan signon. 4. Ripetu paÅojn 2 Äis 4 Äis kiam la frazo estas Äusta. ---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno. 5. Post kiam la linio estas Äusta, iru al la leciono 1.4 RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO ** Premu i por enmeti tekston. ** 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan signon post kie la teksto estas enmetenda. 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala reÄimo. Ripetu la paÅojn 2 Äis 4 por korekti la frazon. ---> Mank en ĉi linio. ---> Mankas teksto en ĉi tiu linio. 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviÄu al la leciono 1.5. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO ** Premu A por postaldoni tekston. ** 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro. 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala reÄimo. 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la paÅojn 2 kaj 3 por korekti la frazon. ---> Mankas teksto el ti Mankas teksto el tiu linio. ---> Mankas ankaÅ teks Mankas ankaÅ teksto ĉi tie. 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviÄu al la leciono 1.6 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. ** !! RIMARKO: AntaÅ ol plenumi iun suban paÅon ajn, legu la tutan lecionon!! 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q! AÅ, se vi havas atingon al alia terminalo, faru tion, kio sekvas tie. 2. Ĉe la Åelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo> 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu ÅanÄeblas. 3. Enmetu kaj forviÅu tekston, kiel vi lernis en la antaÅaj lecionoj. 4. Konservu la dosieron kun ÅanÄoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo> 5. Se vi eliris el la instruilo vimtutor en paÅo 1, restartigu la instruilon vimtutor kaj moviÄu suben al la sekvanta resumo. 6. Post kiam vi legis la suprajn paÅojn, kaj komprenis ilin: faru ilin. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 1 RESUMO 1. La kursoro moviÄas aÅ per la sagoklavoj, aÅ per la klavoj hjkl. h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren) 2. Por lanĉi Vim el la Åelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo> 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ÅanÄojn 4. Por forviÅi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x 5. Por enmeti aÅ postaldoni tekston, tajpu: i tajpu enmetendan tekston <ESK> enmetas tekston antaÅ la kursoro A tajpu la postaldonendan tekston <ESK> postaldonas post la kursoro RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reÄimo, aÅ rezignas la nedeziratan aÅ parte plenumita komando. Nun daÅrigu al la leciono 2. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIÅœO ** Tajpu dw por forviÅi vorton. ** 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reÄimo. 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->. 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviÅendas. 4. Tajpu dw por forviÅi la vorton. RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi tajpas Äin. Vim atendas Äis kiam vi tajpas w . Se vi vidas alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj rekomencu. ---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo. 5. Ripetu paÅojn 3 kaj 4 Äis kiam la frazo estas Äusta kaj moviÄu al la leciono 2.2. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIÅœO ** Tajpu d$ por forviÅi la finon de la linio. ** 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reÄimo. 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->. 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la Äusta linio (POST la unua . ). 4. Tajpu d$ por foriviÅi Äis la fino de la linio. ---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje. 5. MoviÄu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ Multaj komandoj, kiuj ÅanÄas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj movo. La formato de komando de forviÅo per la operatoro de forviÅo d estas kiel sekvas: d movo Kie: d - estas la operatoro de movo movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube) Mallonga listo de movoj: w - Äis la komenco de la sekvanta vorto, krom Äia unua signo. e - Äis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo. $ - Äis la fino de la linio, krom la lasta signo. Do tajpo de 'de' forviÅos ekde la kursoro Äis la fino de la vorto. RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reÄimo sen operatoro movos la kursoron kiel specifite. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO ** Tajpo de nombro antaÅ movo ripetas Äin laÅfoje. ** 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->. 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaÅen. 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaÅen. 4. Tajpu 0 (nul) por moviÄi ĉe la komenco de la linio. 5. Ripetu paÅojn 2 Äis 3 kun malsamaj nombroj. ---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviÄi. 6. MoviÄu al la leciono 2.5. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIÅœI PLI ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas Äin laÅfoje. ** En la kombinaĵo de la operatoro de forviÅo, kaj movo kiel menciita ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaÅ la movo por pli forviÅi: d nombro movo 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->. 2. Tajpu d2w por forviÅi la du MAJUSKLAJN vortojn 3. Ripetu paÅojn 1 Äis 2 per malsama nombro por forviÅi la sinsekvajn MAJUSKLAJN vortojn per unu komando ---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ ** Tajpu dd por forviÅi tutan linion. ** Pro la ofteco de forviÅo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviÅi linion. 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo. 2. Tajpu dd por forviÅi la linion. 3. Nun moviÄu al la kvara linio. 4. Tajpu 2dd por forviÅi du liniojn. ---> 1) Rozoj estas ruÄaj, ---> 2) Åœlimo estas amuza, ---> 3) Violoj estas bluaj, ---> 4) Mi havas aÅton, ---> 5) HorloÄoj diras kioma horo estas, ---> 6) Sukero estas dolĉa, ---> 7) Kaj tiel vi estas. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. ** 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu Äin sur la unuan eraron. 2. Tajpu x por forviÅi la unuan nedeziratan signon. 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon. 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj Äia originala stato. 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al Äia antaÅa stato. 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaÅajn komandojn. 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje por refari la komandojn (malfari la malfarojn). ---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro. 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviÄu al la leciono 2 RESUMO. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 2 RESUMO 1. Por forviÅi ekde la kursoro Äis la sekvanta vorto, tajpu: dw 2. Por forviÅi ekde la kursoro Äis la fino de la linio, tajpu: d$ 3. Por forviÅi tutan linion, tajpu: dd 4. Por ripeti movon, antaÅmetu nombron: 2w 5. La formato de ÅanÄa komando estas: operatoro [nombro] movo kie: operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviÅi [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto), $ (Äis fino de linio), ktp. 6. Por moviÄi al la komenco de la linio, uzu nul: 0 7. Por malfari antaÅajn agojn, tajpu: u (minuskla u) Por malfari ĉiujn ÅanÄojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U) Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO ** Tajpu p por meti tekston forviÅitan antaÅe post la kursoro. ** 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio. 2. Tajpu dd por forviÅi la linion kaj konservi Äin ene de reÄistro de Vim. 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviÅita linio devus esti. 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron. 5. Ripetu la paÅojn 2 Äis 4 por meti ĉiujn liniojn en la Äusta ordo. ---> d) Ĉu ankaÅ vi povas lerni? ---> b) Violoj estas bluaj, ---> c) Inteligenteco lerneblas, ---> a) Rozoj estas ruÄaj, ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO ** Tajpu rx por anstataÅigi la signon ĉe la kursoro per x . ** 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. 2. Movu la kursoron Äis la unua eraro. 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie. 4. Ripetu paÅojn 2 kaj 3 Äis kiam la unua linio egalas la duan. ---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naÄuftajn klovojn! ---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neÄustajn klavojn! 5. Nun moviÄu al la leciono 3.3. RIMARKO: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ÅœANÄœO ** Por ÅanÄi Äis la fino de la vorto, tajpu ce . ** 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw 3. Tajpu ce kaj la Äustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ). 4. Premu <ESK> kaj moviÄu al la sekvanta signo, kiu bezonas ÅanÄon. 5. Ripetu la paÅojn 3 kaj 4 Äis kiam la unua frazo egalas la duan. ---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ÅanÄon per la ÅanÄooto. ---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ÅanÄon per la ÅanÄoperatoro. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 3.4 PLIAJ ÅœANÄœOJ PER c ** La operatoro de ÅanÄo uzeblas kun la sama movo kiel forviÅo. ** 1. La operatoro de ÅanÄo funkcias sammaniere kiel forviÅo. La formato estas: c [nombro] movo 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio). 3. MoviÄu ĉe la unua suba linio markita per --->. 4. Movu la kursoron al la unua eraro. 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>. ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi Äin same kiel la dua. ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$ RIMARKO: Vi povas uzi la klavon RetropaÅo por korekti erarojn dum vi tajpas. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 3 RESUMO 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviÅis, tajpu p. Tio metas la forviÅitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviÅita, Äi iros en la linion sub la kursoro). 2. Por anstataÅigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon kion vi deziras havi tie. 3. La operatoro de ÅanÄo ebligas al vi ÅanÄi ekde la kursoro, Äis kie la movo iras. Ekz. tajpu ce por ÅanÄi ekde la kursoro Äis la fino de la vorto, c$ por ÅanÄi Äis la fino de la linio. 4. La formato de ÅanÄo estas: c [nombro] movo Nun daÅrigu al la sekvanta leciono. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton. Tajpu G por moviÄi al linio en la dosiero. ** RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaÅ ol plenumi iun paÅon ajn!! 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G. MesaÄo aperos ĉe la suba parto de la paÄo kun la dosiernomo kaj la pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paÅo 3. RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas Åaltita (vidu :help 'ruler') 2. Premu G por moviÄi ĉe la subo de la dosiero. Tajpu gg por moviÄi ĉe la komenco de la dosiero. 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G. 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paÅojn 1 Äis 3. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. ** 1. En normala reÄimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke Äi kaj la kursoro aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando. 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>. Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi. 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n . Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N . 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataÅ / . 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaÅen. ---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro. RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, Äi daÅras ĉe la komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malÅaltita. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aÅ } ** 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aÅ { en la linio markita per --->. 2. Nun tajpu la % signon. 3. La kursoro moviÄas al la kongrua krampo. 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo. 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion, kion % faras. ---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en Äi. )) ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAÅIGO ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataÅigi 'nova' per 'malnova'. ** 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ÅanÄas nur la unuan okazaĵon de "laa" en la linio. 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan anstataÅigon en la linio. Äœi ÅanÄas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la linio. ---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo. 4. Por ÅanÄi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj, tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la intervalo de la linioj kie la anstataÅigo okazos. Tajpu :%s/malnova/nova/g por ÅanÄi ĉiujn okazaĵojn en la tuta dosiero. Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta dosiero, kun invitilo ĉu anstataÅigi aÅ ne. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 4 RESUMO 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero. G movas la kursoron al la fino de la dosiero. numero G movas la kursoron al numero de tiu linio. gg movas la kursoron al la unua linio. 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaÅen. Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaÅen. Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aÅ N por serĉi en la mala direkto. CTRL-O movas vin al la antaÅaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj. 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aÅ } moviÄas al Äia kongruo. 4. Por anstataÅigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova Por anstataÅigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g Por anstataÅigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g Por anstataÅigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. ** 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio. 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun eksteran Åelan komandon ajn. 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en Åela invito. AÅ uzu :!dir se ls ne funkcias. RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaÅ kun argumentoj. RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiÄi per tajpo de <Enenklavo> Ekde nun, ni ne plu mencios tion. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO ** Por konservi la faritajn ÅanÄojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. ** 1. Tajpu !dir aÅ !ls por akiri liston de via dosierujo. Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio. 2. Elektu dosieron, kiu ankoraÅ ne ekzistas, kiel ekzemple TESTO. 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo) 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO. Por kontroli tion, tajpu :!dir aÅ :!ls denove por vidigi vian dosierujon. RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi Äin denove per vim TESTO, la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi konservis Äin. 5. Nun forviÅu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO aÅ (UNIKSO): :!rm TESTO ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO ** 1. Movu la kursoron al tiu linio. 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la teksto emfaziÄas. 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos. 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ankoraÅ ne ekzistas. Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaÅ ol premi <Enenklavo>. 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir aÅ :!ls por vidigi Äin. Ne forviÅu Äin. Ni uzos Äin en la sekvanta leciono. RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron por pligrandigi aÅ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviÅas la tekston. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON ** 1. Movu la kursoron tuj super ĉi tiu linio. RIMARKO: Post plenumo de paÅo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam moviÄu SUBEN por vidi tiun lecionon denove. 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis. La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro. 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriÄis, retromovu la kursoron kaj rimarku, ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem de la dosiero. RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple, :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas Äin sub la kursoron. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 5 RESUMO 1. :!komando plenumas eksteran komandon. Iuj utilaj ekzemploj estas: (MS-DOS) (UNIKSO) :!dir :!ls - listigas dosierujon :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviÅas la dosieron DOSIERNOMO 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la nomo DOSIERNOMO. 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en dosiero DOSIERNOMO. 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas Äin sub la pozicion de la kursoro. 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas Äin sub la pozicion de la kursoro. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reÄimon. ** 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eniri la Enmetan reÄimon. 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri el la Enmeta reÄimo. ---> Post tajpo de o la kursoro moviÄas al la malfermata linio en Enmeta reÄimo. 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O , anstataÅ minusklan o. Provu tion per la suba linio. ---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. ** 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->. 2. Premu e Äis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li. 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro. 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub Äi. Premu <ESK> por eliri el la Enmeta reÄimo. 5. Uzu e por moviÄi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu paÅojn 3 kaj 4. ---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio. ---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio. RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reÄimo, la nura malsamo estas tie, kie la signoj estas enmetitaj. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI ** Tajpu majusklan R por anstataÅigi pli ol unu signo. ** 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la kursoron al la komenco de la unua xxx . 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub Äi en la dua linio, por ke Äi anstataÅigu la xxx . 3. Premu <ESK> por foriri el la AnstataÅiga reÄimo. Rimarku, ke la cetera parto de la linio restas neÅanÄata. 4. Ripetu la paÅojn por anstataÅigi la restantajn xxx. ---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx. ---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579. RIMARKO: AnstataÅiga reÄimo estas same kiel Enmeta reÄimo, sed ĉiu signo tajpita forviÅas ekzistan signon. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui Äin ** 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)". 2. Komencu la Viduman reÄimon per v kaj movu la kursoron tuj antaÅ "unua". 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston. 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$ 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> . 6. Uzu Viduman reÄimon por apartigi " ero.", kopiu Äin per y , moviÄu ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie per p . ---> a) tio estas la unua ero. b) RIMARKO: vi povas ankaÅ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 6.5 AGORDI OPCION ** Agordu opcion por ke serĉo aÅ anstataÅigo ignoru usklecon ** 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo> Ripetu plurfoje premante n . 2. Åœaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas. 4. Åœaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo> 6. Por malÅalti ignoron de uskleco: :set noic RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c en la frazo: /ignore\c <Enenklavo> ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 6 RESUMO 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reÄimo. 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro. 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro. Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio. 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto. 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas Äin. 5. Tajpo de majuskla R eniras la AnstataÅigan reÄimon Äis kiam <ESK> estas premita. 6. Tajpo de ":set xxx" Åaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas: 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn Vi povas uzi aÅ la longan, aÅ la mallongan nomon de opcio. 7. AntaÅaldonu "no" por malÅalti la opcion: :set noic ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 7.1 AKIRI HELPON ** Uzu la helpan sistemon ** Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciÄi, provu unu el la tiuj tri: - premu la klavon <HELPO> (se vi havas Äin) - premu la klavon <F1> (se vi havas Äin) - tajpu :help <Enenklavo> Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia. Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron. Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>): :help w :help c_CTRL-D :help insert-index :help user-manual ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON ** Ebligu kapablojn de Vim ** Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaÅlte malÅaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc". 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo: :e ~/.vimrc por Unikso :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc" :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim 3. Konservu la dosieron per: :w La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, Äi uzos sintaksan emfazon. Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc". Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 7.3 KOMPLETIGO ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> ** 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reÄimo: :set nocp 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aÅ :!dir 3. Tajpu la komencon de komando: :e 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e". 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit". 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se Äi estas unika) RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj <TAB>. Estas aparte utila por :help . ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Leciono 7 RESUMO 1. Tajpu :help aÅ premu <F1> aÅ <Helpo> por malfermi helpan fenestron. 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd. 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro. 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron. 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn. 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn. Premu <TAB> por uzi unu kompletigon. ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Tio konkludas la instruilon de Vim. Äœi celis doni mallongan superrigardon de la redaktilo Vim, nur tion kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual". Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware, el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio (Colorado State University) RetpoÅto: bware@mines.colorado.edu. Modifita por Vim de Bram Moolenaar. Esperantigita fare de Dominique Pellé, 2008-04-01 RetpoÅto: dominique.pelle@gmail.com Lasta ÅanÄo: 2016-07-02 ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~